Soneto laŭ kristnaskdeziroj
la bonaj deziroj kristnaskaj
naiva kredo je la sorto
ĉar en komenco estis vorto
poste kondiĉoj ĉiam taskaj

super senco regas ja sento
bedaŭre ne ĉiam en formo
por la vivon gvidi laŭ normo
bonvolemon detruas vento

Li ne volis vidi pasivajn
perditajn en fia tumulto
Li certe preferis aktivajn

ĉu oni povas ĉiam ami
ĉu amo estas eble kulto
ĉu ni povus amon programi?
Zuriko, la 26an de decembro 1997