Soneto pri eterna amo
kio okazas pri la amo
kiam homo amata mortas
restas sincera eble fortas
sed certe sen ĵaluza dramo

spirito funebregon donas
tiel amas ke eĉ ribelas
kontraŭ tiu kiu kverelas
ke amo morton ne pardonas

li estis subite foriris
aŭ ŝi - ŝanĝiĝis en silento
ĉi veron la praavo diris

do amas ni tomban trankvilon
ŝtonoj kompatas dum momento
sed ne sentas aman humilon
Zuriko, la 27an de decembro 1997