Soneto pri debutaj punktoj
dek kvin sonetoj estas krono 
antaŭ du jaroj pli ol centon 
mi skribis sentante marventon 
Piotr Kuncewicz diris "fripono" 

en la kvindeksesa "Silento" 
kun punktoj - per interpunkcio 
al nekredebla emocio 
en tiama kruda momento 

tamen oni presis nur vortojn 
kaj reston forstrekis cenzuro 
legante funkciulraportojn 

mi jesas - mi estis fiera 
sed mi ne pensis pri futuro 
sufiĉis stato maniera 
Zuriko, la 28an de decembro 1997