Soneto je propra vivarto
seriaj kronoj de sonetoj
verkitaj laŭ la sama stilo
en kvanto densiĝas utilo
per akre formitaj konkretoj

principo subekologia
sed tamen sen iu ajn ismo
escepto kun aventurismo
perverso apatologia

aldoni valoron al scio
kaj amon kunsente certigi
por devan doloron etigi

sekure en evolucio
pripense militon mortigi
komune kun revolucio
Zuriko, la 3an de decembro 1997