Soneto kun ĉiela trono
anstataŭ bombasto normalo
ne kiel kvinstela hotelo
sed tamen komforto kaj belo
sur verda torentplena valo

flankiĝas pro vent' akvofalo
kurante al unu orelo
ĉe l' dua la guta kverelo
miksiĝas per seka detalo

ĉielen montaro kun neĝo
kaj la biotopaj glacioj
ĉirkaŭas la tronon de Reĝo

sistemo premita per leĝo
forgesas pri vivaj racioj
natur' rigidiĝas en preĝo
Zuriko, la 6an de decembro 1997