Soneto je spektaklo en STOK
alvenis estimaj sinjoroj
parte kun tutaj familioj
etoso nur kun idilioj
delogis per floraj humoroj

Johano venis tre malfrue
priludis amatan sekvencon
eĉ tro bonigante intencon
la gastoj ne fartis enue

spektaklon tamen io ĝenis
mallonge daŭris stranga bruo
feliĉe tion mi eltenis

ĉe poezia manifesto
Witold Czajkowski eĉ per skuo
pianis - estis bela festo
Zuriko, la 1an de februaro 1997