Soneto pri bruega nokto
tondroj kun kuglaj fulmoj nokte
min vekis kaj mi poste aŭdis
ke surstrate iuj misplaŭdis
sin reciproke preskaŭ vokte

tuj falis de l' supra silento
terure zumanta pluvego
kaj teron timigis dronego
spirit-puriganta momento 

ventego per hajlo ekbatis
blasfemojn stratajn supersonis
polico friponojn prigratis

post kelkaj minutoj trankvilo
per beno ĉiela ordonis
por ke daŭre regu humilo
Zuriko, la 19an de februaro 1997