Soneto pri la miskompreno
invitis nin ĉef-sacerdoto
okazis tamen miskompreno
krom la anonco en bulteno
koncerton priludis devoto

diskrete forlasis ni ejon
anstataŭ cerbumi pri celo
humile kun sankta kandelo
eniris ni supran preĝejon

la pensoj ŝanĝiĝis al vortoj
de sentoj foriris malamo
spiritoj tendumis ĉe sortoj

denove teatro vespere
amuziĝis nia teamo
publiko aplaŭdis sincere
Zuriko, la 2an de februaro 1997