Soneto pri la reverkprovo
traduki al lingvo soneta
verkaron jam iam finitan
kaj eĉ PROEZIO nomitan
nun mankas ja forto tupeta

mi diros pri kio mi pensas
je la poezio iama
per metamorfozo tre drama
krom nia futuro ne densas

ne kredas mi ke venontece
en la estingita ekrano
aktivos iu valorece

post tiu ruin' de l' sistemo
trairos socia orkano
mikrobo de l' nova problemo
Zuriko, la 26an de februaro 1997