Soneto je ĥoĥolaj himnoj
post jaroj la sent-trofortiĝon
mi portis de kor' al hepato
saniĝas socia debato
ĥoĥolad' ne donas prestiĝon

mokante la grupajn kverelojn
kontraŭe krom individue
mi finos fatale kaj brue
ĉar moko provokas kartelojn

restis trankvilaj melodioj
sed vorto ja batas precize
himnojn ŝanĝas al rapsodioj 

Sodomo revenos rapide
enhavo sonoros koncize
dum pajlo bruliĝos perfide
Zuriko, la 27an de februaro 1997