Soneto malrevolucia
kompromisoj estas bezonaj
ĉe l' ronda tablo ni sidiĝu
pri la vidpunktoj kvereliĝu
singarde laŭ leĝoj multsonaj

ŝanĝado ne revolucio
forpasis tempoj de herooj
klaĉuloj restadas ĉe trooj
ne ĝojas pri evolucio

ribelo - perforto kaj rabo
armiloj kaj eĉ gilotino
por interkompreniga stabo

avertu "revoluciistojn"
de l' vorte signita doktrino
pli bone postkuri artistojn
Zuriko, la 6an de februaro 1997