Soneto je malrevenado
senkulpigis sin patrioto
"mi ne revenas al patrujo
ĉar ĝi nun estas sovaĝujo
regantojn subtenas devoto"

popolo detruis sistemon
kvankam flamis patriotismo
venkis tamen la realismo
"reveno nur farus problemon"

ĉiujara deklaracio
substrekas liajn meritegojn
vane zorgas pri ovacio

la temo neniam ŝanĝiĝis
papagoj ne sentas hontegojn
lia viv' terure dramiĝis
Zuriko, la 8an de februaro 1997