Soneto laŭ Evangelio
aŭdante Evangeli-vortojn
pri bopatrino de Simono
kaj pri forpelita demono
mi pensis pri iamaj sortoj

"... la tuta urbeto kunvene...
... sanigis... .... fantomojn forĵetis..."
revenis al preĝoj - lacetis
"... al loko dezerta... ... matene..."

se la poezio ekzistas
do certe en tiuj ĉi frazoj
simbola virkoko rezistas

"ĉiuj Vin serĉas" - kaj ankaŭ ni
nun venas atentaj okazoj
por ke ne plu estu tima kri'
Zuriko, la 9an de februaro 1997