Soneto malantaŭhumila
tagtage oni lin forpelis
generalon - ĉefon de l' stabo
metodo de la cara kabo
pakto NATO precize celis

havas argumenton la flanko
ĉar estas nun demokratio
popol' ne tribuna racio
decidas pri la krona manko

sed homoj agadas amase
ne petas humile pri graco
sed venĝon disigas frakase

en murda kaj perda aktivo
malantaŭ idea surfaco
droniĝas nobleca motivo
Zuriko, la 11an de marto 1997