Soneto sen malkonscienco
oni murdis ilin - mi vivas
ĉu mi havu malkonsciencon
kiel nei memor-potencon
sekreto koŝmare motivas

ekzemploj de literaturo
lasta stacio en Ĝenevo
sur lago mortis iu mevo
pro tio ĉi ĝojas vulturo

tagmanĝo kaj poste promeno
plej taŭge al banko proksima
vespere ĉe zuma kameno

ĉu eliro el labirinto
troviĝas en senco maksima?
"ĉu rozo aŭ ĉu hiacinto?"
Zuriko, la 19an de marto 1997