Soneto je longa vagado
Montstrato tricent dek ok ie
ĉe la granda lago - la moro
memore frustras per fetoro
ĉar marĉo fermentiĝas tie

kun sano por sano je sano
tra l' arbar' al knajpo por vino
vespere manĝeto kaj kino
pri resto respondas profano

mi tute ne sentas doloron
sciante ke ĝi en mi sidas
interne mi aŭdas nur koron

devizo - ne arto sed sorto
kaj ĝin neniu antaŭvidas
ĉiam estas kaŭzo por morto
Zuriko, la 2an de marto 1997