Soneto kun multaj citaĵoj
"ho ŝi estas ja grandioza"
"preskaŭ kiel iu aŭtoro"
"ĉe li jam perdiĝas fervoro"
"ĝuste" "biografio poza"

"mem reĝo ŝin gvidis" "merito"
"kuiraj interparolaĉoj"
"defendo-atakoj laŭ klaĉoj"
"poemoj de ŝi..." "jes hezito"

"ŝi ne estas maniulino"
"pripensu kiam hundo bojas"
"ŝi ne estas popolistino"

"jen prezo por la modesteco"
"mi ŝin aplaŭdas" "mi tre ĝojas"
"kaj kie perdiĝis justeco"
Zuriko, la 20an de marto 1997