Soneto pri sankta Ciono
ne estis oro de Ciono
sed vorto de modest-poeto
perdita en zum-balbuleto
inter turoj de Babilono

la frazon ekaŭdis alaŭdo
scivole pendiĝis surlime
ĉu homoj ne sentas intime
ion laŭ kokcinel-aplaŭdo

en koloroj de papilioj
en floroj kaj bluo ĉiela
kaŝiĝis vane idilioj

defende de pruda mamono
plorante en ombro tunela
ŝtoniĝas la sankta Ciono
Zuriko, la 22an de marto 1997