Soneto je grava demando
de Sankta Ĵaŭdo la sekreto
kaŝiĝas en vino kaj pano
scias preskaŭ ĉiu kristano
pri Judas' - perfideca preto

Pilato - dekstra turmentanto
lernantoj kun Petro - fiŝisto
kaj inter ili instruisto
Jesuo Kristo - ribelanto

oni disvastigis ideon
Konstanteno ŝanĝis polusojn
komencante kristanan kreon

el katakomboj venis fortoj
konsistorio faris plusojn
ĉu kredo revenos al fontoj?
Zuriko, la 27an de marto 1997