Soneto antaŭ Resurekto
silentas ja Evangelio
pri faktoj dum Sankta Sabato
kial regis tima disbato
dubo - do moral-tragedio

morta silento - hekatombo
ŝanĝiĝis tuj al venko granda
gloris ne povo propaganda
sed simbolo - malplena tombo

ho tiom da Sanktaj Sabatoj
jam forpasis kun kuirado
meditoj intimaj debatoj

ne ĉiu sentis kun respekto
tre ofte bruis konsternado
antaŭ ol venis Resurekto
Zuriko, la 29an de marto 1997