Soneto kun mia artdento
ne eblas haltigi la senton
ĝis kiam spirito balancas
memoru ke korpo ja dancas
krom portas sklerozan momenton

hazarde en la televido
ekbrulis blanke l' arta dento
memorigante pri fermento
pri hipokrito kaj avido

estiĝis meso dum spektaklo
je muzikeco en la kerno
en aĝo tamen kun obstaklo

ne diru onklino ĉapela
la veron bruligas lanterno
sed certe pli sperta ol bela
Zuriko, la 3an de marto 1997