Soneto loke en tuteco
se iu volas ami veron
ne povas serĉi mensogulon
en si devas vidi krimulon
ekstere fidan atmosferon

ni scias ke estas inverse
demando - kiel fi-babili
respondo - ne ni sed nur ili
oni revokas kontraŭverse

ĉu velkis jam nia spirito
ĉu belo forĵetis kolorojn
ĉu preĝo restas sen kvalito

revenu ni al memstareco
konscio ricevas valorojn
peceto lokon en tuteco
Zuriko, la 31an de marto 1997