Soneto laŭ sciaj reguloj
komencon ne havas linio
kaj ne finiĝas universo
nur suno per loka inverso
lumigas teron laŭ nenio

nun penso kontraŭ Absoluto
sed ne imagante Sekreton
ne povas limigi la reton
atut' kruciĝas kun atuto

kial princino Karolina
kun Franz Liszt iam ne ligiĝis 
scias familio kverele

kial kosmaj truoj fariĝis
scias Superpovo rutina
kiu mondon ordigas bele
Zuriko, la 8an de marto 1997