Soneto pri la memstareco
normalaj homoj havas domojn
dimanĉe iras en preĝejon
mi havas malgrandan loĝejon
kaj tie priskribas fantomojn

"ne ĉion tuj" "ion por io"
oni devas rezigni tamen
por ke ne ĉiam diri amen
respondecas la eklezio

ni helpu unu la alian
eĉ per silezia kolbaso
ne ĉiam neu punon Dian

ĉar ja ne gravas ĉie ĉio
krom ege bongusta frikaso
ne iros mi al asocio
Zuriko, la 18an de aprilo 1997