Soneto je sejmomarŝalo
mi skribas je l' permes' de Dio
malferme al marŝal' de sejmo
ke homoj suspiras en hejmo
laŭ klaĉo pri konstitucio

mi fiksas - se sejma marŝalo
konjugas la nomon de l' ŝtato
ridegas ĉiu servutato
kaj eĉ la plej granda kabalo

temas pri Pola Respubliko
ankaŭ Respubliko Pollando
konjugado estas uniko

se en venonta parolado
denove aperos demando
mian pugon batos tremado
Zuriko, la 2an de aprilo 1997