Soneto pri Pola Muzeo
kiel en la knajpo de Semo
kun reĝ' Stanislao konfuzo
en juda angulo amuzo
bedaŭre ĉar tristas la temo

trairo al turo - kapelo
kun morte turmenta monaĥo
zorgantaj madonoj pri Laĥo
memoroj ĉe sankta kandelo

Urbano kaj pastro Twardowski
eble flustras al kardinalo
"nomiĝas mi nun Diablowski"

historio ja ripetiĝas
duonveroj apud banalo
ĉe altar' muzee sanktiĝas
Rapperswil, la 10an de majo 1997