Soneto je ŝuldantaj kazoj
se oni ne scias pri kio
temas - certe temas pri mono
instinkto instigas al ŝtono
kaj pensoj ruziĝas je ĉio

entute ne gravas la kaŭzo
sed oni kalkulas efektojn
naivec' sumigas aspektojn
rezultas ŝuldanta okazo

ne ekzistas virta pravigo
atentu venĝon frost-sangume
kun espero pri resanigo

venas amaraj bondeziroj
tre ofte kaj tre malgustume
forgesu per ĉarmaj reiroj
Zuriko, la 17an de majo 1997