Soneto pri spirit-rilatoj
realeco estas ekzisto
separo - eco de naturo
valoro - mezur' de kulturo
aktiveco - daŭra rezisto

bati fortepianan klavon
estime beni Sanktan Teron 
pripensi neeblan aferon
tempeste liberigi sklavon

ekzist-aspektoj diversspecaj
kun honto fiero kaj timo
sentoj tute tristaj aŭ ŝercaj

esprimo de mempacienco
kiuj valoroj en intimo
tiuj pekoj en konscienco
Zuriko, la 18an de majo 1997