Soneto kun patrin-spirito
"VIN FELIĈO SERĈAS - artisto
SERĈAS MECENATON" - komencis
l' poeziaro... kaj kadencis
spektakle - "mortis dadaisto"

al Berno mi poste veturis
vizitante gravajn personojn
kiuj montris siajn fasonojn
kaj mia fantazi' susuris

sinjoroj zorgeme tre riĉaj
krom oni povas nur esperi
ke estos ni ĉiuj feliĉaj

helpas al mi l' patrin-spirito
pro tio ne taŭgas koleri
mi restas patrina dungito
Berno, la 22an de majo 1997