Soneto kun falanta homo
fotisto estis je l' momento
kiam kugloj trapikis korpon
jen morto atingis la sorton
per lasta suspir-viv-atento

sur brusto krucigitaj manoj
maldekstra piedo sveniĝis
kaj korpo senvole kliniĝis
murdis lin nigraj samlandanoj

ĉe l' teksto pri revolucio
subfote priskribo banala
"okazis la ekzekucio"

ekzekuto de malantaŭo
soldata ridego fatala
portret' de koŝmara morgaŭo
Zuriko, la 27an de majo 1997