Soneto je ŝtono torenta
aŭskultu homo la konsilon
se volas vi lasi la kredon
atentu vi kaptos rimedon
hororan kaj krim-perfidilon

per sabro vi tranĉos aeron
defendante fals-liberecon
vi montros vian malfortecon
kaj ago kontestos prosperon 

absorbos vin tuj maldirekto
simile al ŝtono torenta
perdita sen dia protekto

serĉante novan idealon
absurde fariĝos vi senta
trovante abisman brutalon
Zuriko, la 14an de junio 1997