Soneto je la sonetado
tute hazarde mi ekestis
kreanto de mondaj rekordoj
per kelkaj miloj da akordoj
por Esperanto mi honestis

la unu parto estas pola
dulingve tre simplaj sonetoj
sonoras kiel kanzonetoj
enhavo vigla kaj petola

por paco justo homa digno
kontraĆ­ perforto kaj milito
en bela mondo grava signo

rekorde kvantas TEMPO-faro...
pri la rekordo de kvalito
rekorda estu legantaro
Zuriko, la 19an de junio 1997