Soneto nome Willem Barents
li mortis antaŭ kvar jarcentoj
nederlandano Willem Barents
en iu senco mia parenc'
navigis mi laŭ nordaj ventoj

mi trovis la econ komunan
spit-emon al malfacilaĵoj
je veno al celaj novaĵoj
nek fortunan nek oportunan

venis tondro de l' blua sfero
vent' blovis aŭstralian flagon
ne tiun de la Nova Tero

el steloj spirit' de Vilemo
demande diris "bonan tagon"
ĉu sub veloj aŭ ĉe bohemo?
Zuriko, la 20an de junio 1997