Soneto je kulturministroj
al l' pola kulturministrino
venis iam sam-sovet-gasto
kun la akompana balasto
de cenzuro-redaktorino

tro mallonga mikrofon-kablo
ankaŭ la kurtigita ondo
kunvenis ege stranga rondo
sincere arta sen kapablo

mi ĵetis gastaman frazeton
ke mi ŝatas rusajn kantistojn
du - Visocki kaj Okudĵava

"ili ja ne rusoj - pamfleton
vi diras - vidu vizaĝ-distojn"
riproĉo estis tre malbrava
Zuriko, la 22an de junio 1997