Soneto pri urbo somera
ĉe la Zurika Lago plaĝo
verdaj ebenaĵoj kun floroj
perditaj inter montaj moroj
tute sen tumulta damaĝo

trankvilo - ĉiuj forveturis
nur korvo sur pinto de poplo
rigardas per roza binoklo
kaj grakas ke homoj forkuris

libertempado en la urbo
sen krio de multaj turistoj
agrabla ĉar mankas perturbo 

mi legas germanan lirikon
pri amo de famaj artistoj
dum korvo delogas kornikon
Zuriko, la 16an de julio 1997