Soneto - aero kaj akvo
malsupre de neĝaj montpintoj
en propra sako fosis Dio
sur lampo sidis papilio
verŝajne venis de venkintoj

pli laca paŝo pli mallonga
en pulmo jam mankas aero
kaj celo ĉe agla supero
sensenca aventuro sponga

forlasi larĝan varman liton
fornavigante al frostego
kajute sufoki heziton

"akvo estas fonto de vivo"
ankaŭ de morta soifego
se falas inunde deklivo
Trachsellauenen, la 21an de julio 1997