Soneto je aŭtoritato
diletant-historizofio
verkista amator-etaĝo
per fremd-atavismo damaĝo
sufok-antifilozofio

neniu ilin traktis grave
en Parizo Londono Romo
"ekzisto kun Dia sindromo"
nacio prenis tion prave

prezidentoj aŭdis humile
sinjoro frazaĉojn ripetis
ĉefministro mokis ĝentile

atestas unu episkopo
ke li ideaĉojn forĵetis
dum resto obeis laŭ hopo
Trachsellauenen, la 23an de julio 1997