Soneto je dronanta arto
"Dronanta Ŝip'" de reĝisoro
kiu miksis eĉ tri poetojn
per kri' aĉigante konkretojn
pri kiuj ne sonĝis aŭtoro

spektaklo longece enuis
Rimbaud Verlaine kaj Zech perdiĝis
tragedio burleske iĝis
perfido al ĉio kongruis

ne ligu min kiam mi mortos
kun iu ajn alia homo
trankvilo krion ne perfortos

komencu susure kaj flustre
intence laŭ mia simptomo
por ke vortoj ne ludu frustre
Zuriko, la 9an de julio 1997