Soneto je vizito en Wil
vizitu vilaĝ-galerion
ekspozicias artistino
iama infanflegistino
aplaŭdu belan bild-serion

ĉe Barbara kaj Stanislao
sur teraso kiun admiru
ni babilas sed ne tro spiru
kelklingve kun parol-balao

kastelo - Virgulin' en groto
rigardas ni sed kun hezito
kiel en Pollando sur foto

de Wil la voj' gvidas al l' hejmo
estis interesa vizito
adresojn trezoras eĉ sejmo
Wil, la 10an de aŭgusto 1997