Soneto - saĝo post damaĝo
kial al ni ne plaĉas io
ni silentas sed ne ĉagrenas
supoze ni tion eltenas
en scio interna sen krio

ni admiras belan pejzaĝon
tro ofte je snobo pozante
sed ni blasfemas malsanante
beleco ricevas mesaĝon

"ne temp' kaj loko" por petolo
"rozo kaj flamanta arbaro"
"vere pikas okulojn" - skolo

eĉ "venas saĝo post damaĝo"
al iu en pol-registaro
aŭ por sindikatul' omaĝo
Zuriko, la 11an de aŭgusto 1997