Soneto pri Lupa-koncerto
publiko sidis sur ŝtuparo
antaŭ la pordo de preĝejo
La Lupa kantis sur scenejo
por la tiĉina loĝantaro

foje laŭte kaj foje flustre
delogis violonĉelistojn
agrablajn kaj viglajn artistojn
traktante ilin ankaŭ mustre

la liturgio por spertuloj
mortintoj en kroma preĝado
troviĝis inter feliĉuloj

de montoj venis malheleco
kaj l' turo per sonorilado
revenis al ĉiutageco
Comologno, la 2an de aŭgusto 1997