Soneto pri arto alie
arto ne konas ja kvaliton
gravas nur originaleco
pro formo ne pro banaleco
montrante veron ne imiton

ni povas kalkuli valorojn
kaj aĵo restas detruema
nin logas spirito ŝvelema
semanta subtilajn odorojn

en arto troviĝas ekstremoj
kiel entrepreno de Pruso
estis kazo de viv-problemoj

se kreanto tuŝas grandecon
tuj venas ankaŭ tent-fokuso
ripoze gusti malfortecon
Zuriko, la 20an de aŭgusto 1997