Soneto pri spiona sonĝo
mi sonĝis pri skrib' de poemo
ne sur papero sed sur tolo
de malsupre venis petolo
do min inspiris jena temo

inter "duoj" daŭris konflikto
unu "duo" vidis spionon
l'dua "duo" ludis malkonon
batale finiĝis aflikto

kontraŭ spionoj estas tiuj
kiuj ilin riĉe subtenas
protestojn sendas preskaŭ ĉiuj

mi timis ofte pro perfido
ĉar ĝi tre ĝentile alvenas
sed min ne delogas ja rido
Zuriko, la 22an de aŭgusto 1997