Soneto pri teatrfoiro
vespere veturis ni ŝipe
al jarfoiro de teatroj
tuj post eliro el fiakroj
nin knajpoj invitis maltipe

en aĉaj budoj glas' da vino
furioze kostis dek frankojn
apude iu ĝenis pankojn
inter ili ploris knabino

poste sinjoro Ŝuo venis
kun aliaj famaj pentristoj
ankaŭ ili kiĉon subtenis

la festo ne por laboristoj
sed por subkultura novriĉo
ĉar ĉion penetris la kiĉo
Zuriko, la 23an de aŭgusto 1997