Soneto pri kutima vivo
normalo - malsupra egalo
per tiu ĉi viv-maniero
venas senefekta danĝero
do ĉiutageca banalo

"jen homo eksterordinara"
ni diras kun granda respekto
kaj li kontraŭ lia aspekto
respondas per flustro amara

kaŝiĝi en "normal"-amaso
signifas ke per humiliĝo
perdiĝas tuj la propra klaso

ni vivu KUTIME praktike
rapide - ne kun malfruiĝo
bondezire plene etike
Zuriko, la 29an de aŭgusto 1997