Soneto pri la komercado
konato molestas najbaron
"sinjor' aĉetu diamantojn"
alvokis li jam posedantojn
sed li ja ne havas monaron

najbaro respondis "atenton
vi scias ke suno ardigas
teruron eĉ arbojn flavigas
kaj ursoj sentas vian tenton"

li klare pritaksas aferon
ĉar vivo sen groŝoj envias
vi bulkon manĝu sed ne teron

ĉu iu scipovas komerci
sen mono - mi tute ne scias
certe oni povas nur ŝerci
Zuriko, la 4an de aŭgusto 1997