Soneto pri mi malidenta
senpovo kontraŭ burokratoj
ilian lingvon ni ne konas
nur miskomprenon ili donas
nin traktas kiel aŭtomatoj

polan ambasadon mi celas
"sinjoro de malfacilaĵoj"
ofico kun leĝaj mokaĵoj
paperoj tie ŝtorme velas

"konsulo" dube telefonas
al oficejo pri registro
"jes - anoncita" - malimponas

pola pasporto maldungita
sendante plendon al ministro
mi restas NEIDENTIGITA
Zuriko, la 12an de septembro 1997