Soneto pri pola konsulo
konsulin' konsul' konsuleto
triopo volis min konvinki
sed mi ne povis veron trinki
kuniklo ja ne leporeto

mi petas svisan oficiston
"bonvolu min doni ateston"
"volonte sed tiun moleston
konsulan transdonu lingviston"

denove temas pri pasporto
"konsulo - vi ne al Eŭropo
al morto iru por raporto"

atesto pri la registrado
(hop hop hontege hopas hopo)
alia ol pri la loĝado
Zuriko, la 13an de septembro 1997