Soneto pri usonigado
tre longa vojo al Eŭropo
proksima tamen al Usono
pro malklereco kaj diskono
sen familia biotopo

kutimon disigis fripono
profano aŭ sekta pedelo
kun amerikana ĉapelo
novriĉo fariĝas impono

ambicio estas mamono
metodo de frida kalkulo
valoro - antaŭ ĉio mono

pravigon plenumas ambono
pludemisma politikulo
trinkas vodkon je liberdono
Zuriko, la 15an de septembro 1997