Soneto pri tempo estima
min vojo tro longa lacigis
krom mildaj vinberaj montetoj
kaj eĉ du piknikaj rostetoj
muskolojn doloro instigis

alkutimiĝ' de l' montvaganto
en mia aĝo ne sufiĉas
la koro eĉ se malfeliĉas
ekstaras kiel apoganto

bedaŭras nun mia konscio
ke mi nur kapablas transsalti
tra propra halucinacio

ĉu venis l' tempo de estimo
kiam oni devas sin palti
senvola terura kutimo
Zuriko, la 18an de septembro 1997